Integra naturrezervejo de Lago Preola kaj Rondaj Gorgoj
Koordinatoj: 37° 36′ 57″ Nordo 12° 38′ 58″ Oriento / 37.6158 °N, 12.64955 °O (mapo)
La integra naturrezervejo Lago Preola kaj Rondaj Gorgoj (itale Riserva naturale integrale Lago Preola e Gorghi Tondi) estas regiona naturrezervejo de Sicilio, fondita en 1998[1]. Ek de 2011 ĝi agnoskiĝis kiel Ramsar malsekejo[2].
Integra naturrezervejo Lago Preola kaj Rondaj Gorgoj | |
itale: Riserva naturale integrale Lago Preola e Gorghi Tondi | |
regiona parko | |
Lando | Italio |
---|---|
Regiono | Sicilio |
Distrikto | Provinco de Trapanio |
Komunumo | Mazara del Vallo |
Areo | 335,62 km² (33 562 ha) |
Estiĝo | 1998 |
Ĉefulo | WWF |
Vikimedia Komunejo: Riserva naturale Lago Preola e Gorghi Tondi | |
Retpaĝo: http://www.wwfpreola.it/ | |
Historio redakti
Jam defendita ek de 1981 je la regiono Sicilio, iĝis naturrezervejo en 1998. En julio 2011 la ministerio pri Medio agnoskis ĝin malsekejo, defendita laŭ la Ramsar-Interkonsento[2], kune kun proksimaj malsekejoj de Kabo Feto.
Teritorio redakti
Ĝi etendiĝas en la komunumo de Mazara del Vallo. Ĝi havas la Lagon Preola, la Lagon Murana kaj tri rondajn lagetojn de karsta origino: Alta, Meza kaj Malalta Gorgo.
Flaŭro redakti
Estas diferencaj specoj de orkidacoj, anemonoj, asfodeloj, lekantetoj, taraksakoj.
Faŭno redakti
Estas multaj specoj de akvobirdoj. Tie estas marĉaj cirkuoj, buteoj, turfalkoj, upupedoj, kaj en Malalta gorgo ankaŭ fulikoj, galinoloj, platbekaj anasoj, brunkapaj anasoj, krekoj, malgrandaj greboj kaj marĉanasoj. Dum migradoj oni videblas malgrandajn botaŭrojn, purpurajn ardeojn kaj grizaijn ardeojn.
Inter reptilioj oni rimarkigas populacion de marĉaj sicilaj testudoj (Emys trinacris)[3].
Referencoj redakti
- ↑ Ofica listo de protektitaj areoj (EUAP) (PDF). Arkivita el la originalo je 2012-10-21. Alirita 23-a de marto 2012. itale
- ↑ 2,0 2,1 Dekreto de la 28-a de junio 2011 - Indiko de RAMSAR areoj en la komunumoj Mazara del Vallo, Petrosino kaj Campobello di Mazara, en la provinco de Trapani.. Alirita 23-a de marto 2012. itale
- ↑ D'ANGELO Stefania, GALIA Francesco, LO VALVO Mario. Biometric characterization of two Sicilian pond turtle (Emys trinacris) populations of south-western Sicily (PDF). Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 23-a de marto 2012. angle