Internacia Asocio de Konferencaj Interpretistoj

La Internacia Asocio de Konferencaj Interpretistoj (france Association Internationale des Interprètes de Conférence, akronime AIIC) estis fondita en 1953 kaj reprezentas pli ol 3 000 membroj en pli ol 100 landoj[1].

Internacia Asocio de Konferencaj Interpretistoj
emblemo
internacia ne-registara organizaĵo • profesia asocio
Komenco 1953 vd
Sidejo Ĝenevo
Ĉefestro(j) Jean Herbert • Angela Keil vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo asocio laŭ leĝo de 1901
vdr

AIIC fiksas profesiajn kaj etikajn normojn por la profesio kaj antaŭenigas la laborkondiĉojn kiun altkvalita interpretado postulas. La asocio ankaŭ certigas ke estontaj generacioj de interpretistoj ricevu trejnadon laŭ la hodiaŭaj altaj normoj.

AIIC celas akcepteblajn kaj sekurajn laborkondiĉojn por interpretistoj ankaŭ en konfliktaj areaoj, certigi profesian interpretadon kaj levi publikan konscion de la interpretista profesio.

La asocio okupiĝas ankaŭ pri:

  • Programoj por junaj konferencaj interpretistoj;
  • Daŭranta profesia evoluigo;
  • Normigado;
  • Novaj teknologioj en konferenca interpretado;
  • Tribunala kaj jura interpretado;
  • Interpretado en konfliktaj areoj;
  • "Konservo de la Monda Lingva Heredaĵo" kiu interalie rimarkigas ke ajna "kostokalkulo" rilata al lingvoj devas konsideri la ofte nematerian, sed tamen tre realajn avantaĝojn propraj al kultura diverseco kaj interkultura komunikado[2].

AIIC eldonas retan revuon nomata Communicate!.

Referencoj redakti

  1. (en) "AIIC – an inclusive and representative professional body Arkivigite je 2020-07-11 per la retarkivo Wayback Machine", aiic.net, la 25-an de januaro 2012
  2. (en) AIIC Declaration on the Preservation of World Linguistic Heritage Arkivigite je 2009-08-29 per la retarkivo Wayback Machine (AIIC-deklaracio pri la konservado de la monda lingva heredaĵo), AIIC, la 9-an de Aprilo 2002, aktualigite la 6-an de Aprilo 2019.

Vidu ankaŭ redakti

Ekstera ligilo redakti

Oficiala retejo de AIIC: aiic.org/