Internacia Fervoja Unio
ligo de naciaj fervojaj kompanioj
(Alidirektita el Internacia Fervojista Asocio)
UIC - (france: L’Union internationale des chemins de fer (UIC)) - Internacia Fervoja Unio - estas ligo, kiu tra la tuta mondo havas 100 membrojn inter fervojaj kompanioj kaj inter aliaj transportorganizoj.
Internacia Fervoja Unio | ||
---|---|---|
Union internationale des chemins de fer | ||
Membroj de UIC: malhelverde aktivaj, malhelverde aliĝintaj, ruĝe asociataj | ||
organizaĵo | ||
Komenco | 17-a de oktobro 1922 vd | |
Lando(j) | Francio vd | |
Sidejo | Parizo | |
Filioj | International Coach Regulations (en) (1982–) International Wagon Regulations (en) (1982–) vd | |
Posedatoj | railway vehicle owner's code (en) UIC identification marking for tractive stock (en) vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | deklarita asocio en Francio | |
Taskoj
redaktiLaŭ sia statuto UIC havas jenajn ĉefajn taskojn,
- progresigi la internacian fervojan trafikon pere de intensiva kunlaboro inter la fervojoj;
- reprezenti la interesojn de la fervojoj sur internacia nivelo.
Internacia kunlaboro
redaktiPor realigi siajn taskojn, UIC kunlaboras kun pli ol 40 interŝtataj organizoj kaj fakaj ligoj, kaj tie reprezentas la interesojn de la fervojo.
Laborlingvoj
redaktiUIC havas tri laborlingvojn: la francan, anglan kaj germanan.