Internacia Tribunalo pri Marjuro
La Internacia Tribunalo pri Marjuro (angle:: International Tribunal for the Law of the Sea (ITLOS), france: Tribunal international du droit de la mer) estas interŝtata organizaĵo establita laŭ la mandato de la 3-a Konferenco de la UN pri marjuro, kiu adoptis la Konvencion de Unuiĝintaj Nacioj pri la Marjuro[1].
Internacia Tribunalo pri Marjuro | ||
---|---|---|
internacia tribunalo | ||
Komenco | 1-a de oktobro 1996 vd | |
Geografia situo | 53° 33′ 4″ N, 9° 51′ 3″ O (mapo)53.5511111111119.8508333333333Koordinatoj: 53° 33′ 4″ N, 9° 51′ 3″ O (mapo) | |
Lando(j) | Germanio vd | |
Sidejo | building of the International Tribunal for the Law of the Sea | |
Situo | Hamburgo | |
| ||
Agareo |
mara juro | |
Ĉefestro(j) | Jin-Hyun Paik (en) (2017–) Vladimir Golitsyn (en) (2014–2017) Shunji Yanai (en) (2011–2014) José Luís Jesus (en) (2008–2011) Rüdiger Wolfrum (en) (2005–2008) P. Chandrasekhara Rao (en) (1999–2002) vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Konvencio ekvalidis la 16-an de novembro 1994. La Konvencio ankaŭ kreis la International Seafund Authority (ISBA) respondeca por la ekspluato de marresursoj preter nacia jurisdikcio.
La Tribunalo aktivas ekde oktobro 1996. Laŭ la statutoj, la tribunalo havas sian sidejon kaj oficejon en Hamburgo, Germanio[2]. Parolaj aŭdiencoj okazas en Hamburgo, sed la tribunalo povas decidi pri demandosesioj aliloke.
Dum la jaroj 1997-2007, la tribunalo juĝis 15 kazojn, la plej multaj el ili pri ŝipoj aŭ boatoj kaptitaj kaj detenitaj de ŝtato sub akuzoj de diversaj krimoj kaj malobservoj [3].
Konsisto
redaktiLa Tribunalo konsistas el 21 reprezentantoj de membrolandoj, elektitaj por periodo de 9 jaroj kun la rajto de reelekto. En la plenumado de siaj devoj ĉe la Tribunalo, ili ĝuas diplomatian imunecon. La prezidanto kaj lia deputito estas elektitaj el inter la juĝistoj de la Tribunalo por periodo de tri jaroj kun la rajto al reelekto. 11 juĝistoj formas kvorumon
Membroj
redaktiĜiaj membroj estas 168 ŝtatoj kaj unu organizo, la Eŭropa Unio. La membroj sin devontigis sekvi la decidojn kaj juĝojn de la tribunalo. Ne ekzistas leĝa ebleco plenumi decidojn kaj juĝojn, sed ĝi estas supozata ke la ŝtatoj memvole sekvas ilin.
Lingvoj
redaktiLa oficialaj lingvoj de la Tribunalo estas la angla kaj la franca. La kostoj por tribunalkonstruado kaj prizorgado estas efektivigitaj al 80 % de Germanio kaj ĝis 20 % de la urbo Hamburgo[4].
Referencoj
redakti- ↑ (en) Kongresa teksto, Unuiĝintaj Nacioj
- ↑ (en) Statutoj de la Kortumo, arkivita kopio de la originalo, la 8-an de marto 2009
- ↑ (en) Kompleta listo "Arkivita kopio". Arkivita la originalo Arkivigite je 2009-03-08 per la retarkivo Wayback Machine la 8-an de marto 2009.
- ↑ (en) Tribunalaj Regularoj (eldonita la 27-an de aprilo 2005) "Arkivita kopio". Arkivita la originalo Arkivigite je 2009-03-08 per la retarkivo Wayback Machine la 8-an de marto 2009