Internacia festivalo de la afrika modo

La Internacia Festivalo de la Afrika Modo aŭ franclingve Festival International de la Mode Africaine (mallonge : FIMA) estas festivalo pri la tutafrika modo kiu ĉefe okazas diversloke en Niĝero sed ankaŭ en Gabono[1].

Afrika modo akan.

FIMA naskiĝis en 1998 en la dezerto Tiguidit de Niĝero sur instigo de la niĝera modokreisto Alphadi [2].

La unua festivalo okazis en la sablodezerto Tenereo, en suda Saharo norde de la Niĝero. La tenerea dezerto ankaŭ nomiĝas dezerto de la dezertoj. Al la tritaga evento partoprenis 1,500 invititaj gastoj, inkluzive de pintaj mododezajnistoj kiel ekzemple Jean-Paul Gaultier kaj Yves Saint Laurent[3][4]

Celo redakti

La festivalo celas kunigi la kvin kontinentojn en Afriko kaj antaŭenigi la konstruadon de pontoj por permesi la esprimon de talentoj. Ĝi celas ne nur modon el Afriko, sed ankaŭ tiun de la Afrika diasporo. Tiu ĉi projekto celas la tutmondan celebradon de la modo dum ĝi volas levi la konscion ĉe la afrikaj registaroj ke ĉi tiu sektoro havas potencialon por Afriko kaj kunigi afrikajn modotalentojn sin asociante ankaŭ al la afrika metiarta industrio.

Unesko redakti

Ekde 1998, FIMA elektis por la modofestivalejo rimarkindajn naturajn lokojn troviĝantaj sur la listo de monda heredaĵo de UNESKO kiel ekzemple la klifoj de Tiguidit, la bordoj de la rivero Niĝero, la nacia parko sur la altebenaĵo de Batekeoj en Gabono. La Festivalo kiun la UNESKO subtenas, ricevis inter aliaj kritikojn de Islamaj organizaĵoj.[5]

Modo rilatas al arto kaj kulturo kaj kiel vektoroj de integriĝo por ekscelenco, reflektantaj la respektivajn identecojn de ĉiu popolo ĉirkaŭ la mondo, devas certigi socian koherecon kaj "dialogon inter popoloj", unu el la celoj kongruaj al tiuj de Unesko[6].

Festivalejoj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

La artikolo estas parte bazita sur la samtema artikolo en la germanlingva (krea historio 19:30, 17. Nov. 2016‎) kaj franclingva vikipedioj (krea historio 06:30, 29 sep. 2018‎)

Eksteraj ligiloj redakti