Jean Paul Gaultier

(Alidirektita el Jean-Paul Gaultier)

Jean-Paul Gaultier (naskita la 24-an de aprilo 1952, en Arquil, Francio) estas franca modokreanto, kaj iama televida programestro.

Jean Paul Gaultier
Persona informo
Naskiĝo 24-an de aprilo 1952 (1952-04-24) (71-jaraĝa)
en Bagneux, Seine,  Francio
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Brooks Institute
Okupo
Okupo grand couturier • kostumdezajnisto • entreprenisto • mododezajnisto • dizajnisto de juveloj
Verkoj Cone bra corset
TTT
Retejo https://jeanpaulgaultier.com
vdr
Gaultier ĉe la Cannes Filmo Festo en 2011.
Gaultier kun Madonna, 2015
La emblemo de Jean Paul Gaultier

Vivo redakti

Gauthier kreskis kun sia estetikista avino. Li neniam ricevis formalan trejnadon kiel modokreanto, sed en juna aĝo li kutimis sendi skizojn al altrangaj dezajnistoj. Pierre Cardin estis imponita de lia talento kaj dungis lin kiel asistanto en 1970.

 Gaultier publikigis sian unuan personan kolekton en 1976. Ekde 1981 li publikigis kolektojn kun polemika stilo, post kiu li iĝis konata kiel la "malbona knabo" de la franca modomondo. Multaj el liaj kolektoj estis bazitaj sur strata modo, dum multaj aliaj estis altmodaj kun formala sed speciala kaj ludema stilo. Inter aliaj aĵoj, Gauthier reklamis la uzon de jupoj, precipe skotaj jupoj, kiel centra parto de la vestoŝrankoj de viroj. Li partoprenis specialan ekspozicion ĉe la Metropola Muzeo de Arto en Novjorko, nomita "Brave Heart - Men in Skirts".

Ĉe la fino de la 1980-aj jaroj, Gauthier perdis plurajn da siaj personaj parencoj, inkluzive de sia persona kaj komerca partnero Francis Menuge, kiu mortis pro komplikaĵoj rezultiĝantaj pro la aidosmalsano.

En la 1990-aj jaroj, Gauthier dezajnis la faman konusforman mamzonkostumon de Madonna, kaj multajn el ŝiaj turneokostumoj. Li ankaŭ dezajnis kelkajn el la kostumoj de rokkantisto Marilyn Manson por ŝiaj albumoj kaj koncertoj. Gauthier dezajnis la faman plumarrobon de la kantisto Dana International por ŝia prezento en la Eŭrovido-Kantokonkurso de 1998.

Gaultier surprizis en siaj modspektakloj kiam li uzis malsamajn modelojn ol kutime, kiel ekzemple maljunuloj, diketaj virinoj, modeloj kun multaj trapikiĝoj kaj tatuoj, kaj ankaŭ ludis kun la tradiciaj seksroloj en siaj spektakloj. Pro tio li ricevis miksitajn reagojn.

Gauthier dezajnis la kostumojn en multaj filmoj, kiel ekzemple

Nuntempe li laboras samtempe pri siaj popularaj kaj elitaj modkolektoj, kaj pri la kolekto de la franca modokreanto Hermès, konata pro siaj ledaj vestaĵoj kaj luksaj mansakoj. En la lastaj jaroj, Gaultier ankaŭ publikigis kolektojn de sunokulvitroj.

Perfumoj redakti

Aldone al moddezajno, Gaultier ankaŭ estas konata pro siaj popularaj parfumoj. Lia unua parfumo por virinoj, "Classic", estis lanĉita en 1993, kaj ĝia dezajno estis en la formo de virina korpo kun korseto. Du jarojn poste, la unua parfumo por viroj estis lanĉita, "La Maille", kies dezajno estis en la formo de supra korpo de viro kun striita marista ĉemizo. Ambaŭ estis tre sukcesaj, ekzemple "La Maile" estas nuntempe en unua loko en vendo de viraj parfumoj en Eŭropa Unio, kaj ankaŭ sukcesas en Aŭstralio kaj Usono. Lia tria parfumo, Fragile por virinoj, estis lanĉita en 2000, sed nun estas en limigita cirkulado pro relative malalta vendo. En 2005 la unuseksa parfumo "Fragrance for Humanity" estis publikigita, kaj en 2007 la vira parfumo "Flour du Mile". Ĉiuj parfumoj de Gaultier estas produktitaj laŭ longdaŭra licenco de la pariza fako de la japana kompanio Shiseido, kiu respondecas pri la produktado de parfumoj por aliaj dezajnistoj en la mondo.

Filmografio redakti

Jaro Titolo Rolo Notoj
1993 Eurotrash Prezentisto Televida serio
2001 Absolument fabuleux Le créateur
2016 Absolute Rava: La Filmo Li mem
2019 Grandega en Francia (epizodo 7) Li mem Netflix televida serio
2022 Kaleŝa Vetkuro Francia (epizodo 1) juĝisto

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti