Monda Tago de la Libro

(Alidirektita el Internacia librotago)

Monda Tago de la Libro (23-a de aprilo) estas de 1995 festotago de Unesko por legado, libroj, kulturo de skribita vorto kaj rajtoj de aŭtoroj.

Vendado de Esperanto-libroj en Barcelono okaze de la Libro-Tago.

Tiutage de la jaro 1616, kvankam laŭ malsamaj kalendaroj, forpasis William Shakespeare kaj Miguel de Cervantes.

La tago estis elektita de la Ĝenerala Konferenco de Unesko en 1995 en Parizo por la helpo al la libroj, la kulturo kaj la aŭtorrajtoj.


Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti