International Mother Language Institute

International Mother Language Institute (IMLI) aŭ Internacia Instituto por Gepatra Lingvo (IIGL) estas instanco kun jura statuso en Bangladeŝo kies funkcio estas la konservado de lingvoj.[1] En 2015 la instituto ricevis rekonon de UNESKO kiu aljuĝis la institutan statuson kategorio 2 al IMLI.[2][3]

International Mother Language Institute
আন্তর্জাতিক মাতৃভাষা ইনস্টিটিউট
instituto
Geografia situo 23° 44′ 8″ N, 90° 24′ 16″ O (mapo)23.735590.4044Koordinatoj: 23° 44′ 8″ N, 90° 24′ 16″ O (mapo)
Lando(j) Bangladeŝo vd
Situo Daka Distrikto
International Mother Language Institute (Bangladeŝo)
International Mother Language Institute (Bangladeŝo)
DEC
International Mother Language Institute
International Mother Language Institute
Map
International Mother Language Institute
vdr

La bengala lingvo-movado de 1952 kaj la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo estis la ĉefaj inspirofontoj malantaŭ la instituto.[4]

Historio redakti

 
Literoj de la bengala alfabeto sur la Internacia Instituto por Gepatra Lingvo en Dako, Bangladeŝo.

La deklaracio de la 21-a de februaro kiel la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo de la Unuiĝintaj Nacioj, je la 17-a de novembro 1999 estas senprecedenca evento ne nur por la bengala lingvo, sed ankaŭ en la historio de ĉiuj gepatraj lingvoj de la mondo. En historia kunveno memore al tiu atingo je la 7-a de decembro 1999, la ĉefministrino de la popola respubliko de Bangladeŝo Ŝejĥino Hasina Oaĝed anoncis, ke internacia instituto pri gepatra lingvo estos establita en Dako por la esplorado kaj la konservado de la digno kaj la rajtoj de disvastiĝantaj, samkiel de preskaŭ malaperintaj lingvoj en la mondo. Laŭ tiu deklaro, ŝi metis la fundamenton de la Internacia Instituto por Gepatra Lingvo (IMLI) en Segunbagicha, Dako, Bangladeŝo[4] la 15-an de marto 2001[5]. La tiama Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Kofi Annan ĉeestis la malfermon. Ĉefministrino Ŝejĥino Hasina inaŭguris la konstruaĵon de la Internacia Instituto por Gepatra Lingvo (IIGL) dum la Tago de la Martiroj kaj de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo en 2010. Ekde tiam, la Internacia Instituto por Gepatra Lingvo plulaboras al ĝia fiksita misio kaj vizio.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Tiu ĉi artikolo estas traduko de la samtitola artikolo en la anglalingva vikipedio je la 8-a de marto 2019.

  1. To protect all spoken words (2016-02-21). Alirita 2016-04-30.
  2. UNESCO's executive board clears Dhaka-based International Mother Language Institute for approval. Alirita 2016-04-30.
  3. Int’l Mother Language Institute gets UNESCO recognition | Dhaka Tribune. Alirita 2016-04-30. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-06-03. Alirita 2019-03-08.
  4. 4,0 4,1 Mother Language Institute hardly functional. Arkivita el la originalo je 2016-10-10. Alirita 2016-04-30. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-10-10. Alirita 2019-03-08.
  5. Saving languages, preserving knowledge (savi lingvojn, konservi scion) (2013-03-07). Alirita 2016-04-30.