La interteksteco estas la rilato kiun teksto (ĉu parola ĉu skriba) havas kun aliaj tekstoj, ĉu samtempaj ĉu antaŭaj; la aro de tekstoj kun kiuj estas ligata eksplicite aŭ implicite difinita teksto konstituas tipo speciala de kunteksto, kiu influas kaj en la produktado kaj en la kompreno de la diskurso. La implico plej grava kiun havas la interteksteco estas ke neniu teksto estas originala aŭ unika, sed male ofte ĝi ripozas sur aliaj montrante sian strukturon kaj signifon.

La ĝermo de la koncepto de interteksteco estas serĉinda en la verkaro de la rusa filologo Miĥail Baĥtin, kiu dum la dua triono de la 20-a jarcento publikigis serion de verkoj pri teorio de la literaturo. Liaj ideoj ne estis konataj en Okcidenta Eŭropo ĝis jaroj post lia forpaso, kiam ili estis disvastigitaj en la franca intelektula etoso fare de cirklo de bulgaraj pensuloj fine de la 1960-aj jaroj, inter ili Tzvetan Todorov kaj Julia Kristeva, kiu stampis fakte la terminon "interteksteco" en la jaro 1969.

Baĥtin rigardis la romanojn, partikulare tiujn de François Rabelais, Jonathan Swift kaj Fjodor Dostojevskij, kiel tekstaj polifonioj, en kiuj ekzistas dialogaj rilatoj esencaj al ĉiuj niveloj inter ideoj, sociaj klasoj, mondorigardoj, roluloj kaj, plej grave, literaturaj ĝenroj, tekstoj kaj diskursoj, ĉiuj el ili diferencaj inter si. En la rigardo al la romano, pri kiu li parolas, la verkisto scias, ke la mondo estas plenplena de aliulaj paroloj kaj esprimoj, meze de kiuj tiu orientiĝas.

Baĥtin meditas pri la dialoga karaktero kiun havas ĉiu diskurso: la literaturaj diskursoj, tekstoj kaj ĝenroj dialogas inter si kaj ĉiu elsendanto estis antaŭe ricevinto de aliaj multaj tekstoj kiujn tiu havas en sia memoro en la momento produkti tiun sian, tiel ke tiu lasta estas fundamentita sur aliaj antaŭaj tekstoj kun kiuj tiu ligiĝas. Kun ili, tiu establas dialogon, pro kio en diskurso oni aŭdas ne nur la voĉon de la elsendanto, sed tiu kunvivas en pluralo de voĉoj supermetitaj kiuj organizas dialogon inter si, tiel la diskurso dependas unuj de aliaj. Kiel ekzemploj de tiu interdependeco inter diskursoj menciindas fenomenoj kiel la citaĵo, la interna dialogo, la parodio kaj la ironio, kiuj baziĝas sur la fakto ke en la diskurso aperas voĉo diferenca disde tiu de la elsendanto.

Bibliografio redakti

  • Allen, Graham. Intertextualidad. London: Routledge, 2000.
  • Mijaíl Bajtín, (1986): Problemas de la poética de Dostoievski. México: F.C.E.
  • Mijail Bajtín, (1989): Teoría y estética de la novela . Madrid: Taurus.
  • Roland Barthes (1987): Mitologías. México: Siglo XXI.
  • Jacques Derrida, (1975): La diseminación. Madrid: Fundamentos.
  • Umberto Eco (1968): Apocalípticos e integrados. Barcelona: Lumen (12ª, 1999).
  • Umberto Eco (1981): Lector in fabula. Barcelona: Lumen.
  • Gérard Genette (1989): Palimpsestos. La literatura en segundo grado. Madrid: Taurus.
  • Julia Kristeva (1978): Semiótica 1 y 2. Madrid: Fundamentos.
  • Salinger, J.D. (1951) The Catcher in the Rye. Great Britain: Penguin Books.
  • Savage, Sam. (2006) Firmin: Adventures of a Metropolitan Low Life. Canada: Coffee House Press Books.
  • Tzvetan Todorov (1981): Mikhail Bakhtine: le principe dialogique. París: Seuil.