Irina TEODORESCU (naskiĝis la 30-an de marto 1979 en Bukareŝto) estas romanistino de rumana deveno, franclingva verkistino.

Irina Teodorescu
Persona informo
Naskiĝo 30-an de marto 1979 (1979-03-30) (45-jaraĝa)
en Bukareŝto
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco RumanioFrancio vd
Profesio
Okupo grafikisto • romanisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Irina Teodorescu naskiĝis en Bukareŝto, en 1979. Ŝi havis 10 jarojn dum la rumana revolucio kaj la falo de la komunisma reĝimo de Nicolae Ceaușescu. Ŝi forlasis Rumanion por veni al Parizo en 1998, kie ŝi profesie estis grafikisto kaj kreis malgrandan agentejon pri komuniko kun du kunlaborantoj.

Nuntempo redakti

Je la fino de 2018, Irina Teodorescu estis akceptita dum unu monato ĉe Villa Marguerite-Yourcenar en Saint-Jans-Cappel. Ŝi estis en Salins-les-Bains inter novembro 2021 kaj marto 2022.

Verkoj redakti

Romanoj redakti

  • 2014: La Malédiction du bandit moustachu ("La Malbeno de la liphara bandito"), Gaïa Éditions; reeldono Actes Sud Babel
  • 2015: Les Etrangères ("La Fremdulinoj"), Gaïa Éditions
  • 2018: Celui qui comptait être heureux longtemps ("Tiu kiu kalkulis longe vivi feliĉa"), Gaïa Éditions
  • 2019: Ni poète ni animal ("Nek poeto nek besto"), ed. Flammarion

Kolektivaj verkoj redakti

  • 2018: Le Livre des places ("La Libro de la lokoj"), ed. Inculte

Novelaroj redakti

  • 2011: Treize ("Dek tri"), ed. EMUE

Akcepto de ŝia verko redakti

Ŝia unua romano, La Malbeno de la liphara bandito, estas rimarkita de Le Figaro littéraire, kiu faris de Irina Teodorescu unu el siaj dek novaj vizaĝoj de la "rentrée littéraire" 2014.

Ŝia lasta romano, Nek poeto nek besto, enlistiĝis en la ses plej ŝatataj romanoj de la "rentrée littéraire" 2019 de la pariza eldono de la revuo Vogue

Por Sylvie Tanette de la revuo Les Inrockuptibles, « Ili estas bildoj, kiuj longe restos en la memoro de la legantoj de Irina Teodorescu ». Por Zoé Courtois de la ĵurnalo Le Monde, la skribo uzas : « bunta stilo, fina kaj komika » kaj « Irina Teodorescu faras, kun Nek poeto nek besto, laŭdon de la strangeco, pri kiu ŝi asertas kun subtileco kaj forteco la samtempan literaturan kaj politikan potencon.».

Distingoj redakti

  • 2014 : premio "Dubreuil du premier roman" de "Société des gens de lettres" (SGDL) por La Malbeno de la liphara bandito
  • 2014 : premio Europe de "Association des Ecrivains de langue française" (ADELF) por La Malbeno de la liphara bandito <ref>
  • 2017 : premio "Récit de l'Ailleurs" de Saint-Pierre-et-Miquelon por La Fremdulinoj
  • 2018 : finalisto de la premio de Étonnants Voyageurs Ouest-France por Tiu kiu kalkulis longe esti feliĉa

Tradukoj en fremdaj lingvoj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti