Isaac Herzog
Isaac "Bougie" HERZOG, hebree יצחק הרצוג, foje literumita kiel Yitzhak Herzog (esperante Iĉĥak), (la 22-an de septembro 1960 en Tel-Avivo) estas israela politikisto de HaAvoda (la Laborista Partio) kaj ekde 2021 la Prezidanto de Israelo.
Isaac Herzog | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
יצחק הרצוג | |||||
Naskiĝo | 22-an de septembro 1960 (62-jara) en Pardes Hanna-Karkur | ||||
Religio | judismo [#] | ||||
Lingvoj | angla • hebrea [#] | ||||
Loĝloko | Tel-Avivo [#] | ||||
Ŝtataneco | Israelo [#] | ||||
Alma mater | Universitato je Tel-Avivo • Universitato Cornell • Universitato de Novjorko • Ramaz School [#] | ||||
Partio | Israela Laborista Partio [#] | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Patro | Ĥajm Hercog [#] | ||||
Patrino | Aura Herzog [#] | ||||
Gefratoj | Michael Herzog [#] | ||||
Edz(in)o | Michal Herzog [#] | ||||
Parencoj | Yitzhak HaLevi Herzog [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • advokato • akvokato [#] | ||||
Aktiva en | Jerusalemo [#] | ||||
| |||||
| |||||
Antaŭulo | Reuven Rivlin | ||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
De 2018 ĝis 2021, li estis prezidento de la Juda Agentejo por Israelo. Herzog estis membro de Kneset, la israela parlamento de 2003 ĝis 2018. De 2013 ĝis 2018, li estis la gvidanto de la opozicio.
Parlamentano en la KnesetRedakti
Herzog estis Membro de Kneset de 2003 ĝis junio 2018 kaj de 2013 ĝis julio 2017 li estis gvidanto de la laborista partio.
Li tenis plurajn registarajn postenojn:
- Ministro de domaro kaj konstruo en 2005
- Ministro de turismo en 2006-2007
- Ministro de diasporo, socio kaj la batalo kontraŭ Antisemitismo en 2007-2009
- Ministro de bonfarto kaj sociaj servoj en 2007-2011
En junio 2018, Herzog estis unuanime elektita prezidenton de la Juda Agentejo de Israelo, pro tio li rezignis de la Kneset kaj israela politiko.
PrezidantecoRedakti
En majo 2021, Herzog anoncis sian kandidatecon por Prezidanto de Israelo en la 2021 paramenta baloto. Li estis elektita prezidanton je la 2-an de junio 2021, kaj enoficiĝis la 7-an de julio 2021.
Persona vivoRedakti
Herzog estas la filo de eksa prezidanto de Israelo Chaim Herzog kaj socia aktivisto Aura Ambache. Li frato Miĉael estas la ambasadoro en Usono.
Li studis leĝon ĉe Universitato de Tel-Avivo kaj laboris kiel advokato ĉe la privata firmao Herzog, Fox & Ne'eman, kie lia patro estis unu el la fondintoj.
Aliaj retejojRedakti
- Yitzhak Herzog, (angle) biografio ĉe la retejo de Kneset.