Ismary Lezcano García
Kuba instruisto kaj esperantisto
Ismary LEZCANO GARCÍA (naskiĝis la 6-an de decembro 1973 en San Juan y Martínez, Pinar del Río) estas kuba esperantisto, studis la hispanan en la Pedagogia Universitato Varona. Ŝi estis profesia sekretariino de KEA. Ŝi instruas esperanton kaj aktive partoprenas en la artaj aranĝoj kaj festivaloj de KEA kiel parto de la amatoraj artistoj, ŝi deklamas, korusas kaj originale verkas poemojn kaj rakontojn en Esperanto el kio ŝi gajnis premiojn en naciaj eo-konkursoj.[1] Ismari estis pondeculo pri ILEI-sekcio en Havano. Ismari estas radioamatoro (CL2TNT) kaj membro de la Speciala Radio-Klubo de KEA (CO9BNN).[2]
Ismary Lezcano García | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de decembro 1973 (50-jaraĝa) en San Juan y Martínez |
Lingvoj | hispana • Esperanto |
Ŝtataneco | Kubo |
Okupo | |
Okupo | instruisto • esperantisto • Radioamatora operatoro |
Referencoj redakti
- ↑ Ismary ĉe Edukado.net
- ↑ (2014-05-12) “Mia kontribuo al Kuba Esperanto-Asocio”, Esperanto.cu (eo).