BÁCSKAI István [baĉkai iŝtvan] (naskiĝis en 1908, mortis la 23-an de januaro 1996 en Budapeŝto) estis hungara juristo, fervojisto kaj Honora Membro de UEA ekde 1988.

István Bácskai (1995)

Vivo redakti

Post jura doktoriĝo en 1932, Bacskai laboris ĝis sia emeritiĝo (1969) ĉe la Hungaraj Ŝtatfervojoj, kaj profesoris ĉe ties supera plukleriga instituto, kie li instruis ankaŭ Esperanton.

Esperanto-agado redakti

Li konatiĝis kun Esperanto en siaj studentaj jaroj kaj ekaktivis en 1945. Komitatano de Hungarlanda E-Societo en 1949-1950, li partoprenis la reorganizan laboron de Hungarlanda E-Konsilantaro (ekde 1955) kaj de Hungara Esperanto-Asocio (HEA), fondita en 1960. Li estis vicprezidanto (1960-1973), prezidiano kaj komitatano (1960-1986) de HEA, kiun li reprezentis en la komitato de UEA dum 1965-1967. En 1981 li fariĝis honora membro, en 1986 honora prezidanto de HEA. Li grave rolis en la eldonado de la revuoj Hungara Esperantisto (1961-1973) kaj Hungara Vivo (1961-1990); li estis redakciano de Hungara Vivo inter 1969 kaj 1974.

Bácskai fondis en 1957 la Fervojistan Fakon de la landa Esperanto-asocio, kaj ĝi sub lia prezido (1957-1986) iĝis unu el la plej aktivaj landaj sekcioj de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF). Li estis la fondanto, respondeca redaktoro (ĝis 1984) kaj respondeca eldonanto (ĝis 1995) de la faka revuo Hungara Fervojista Mondo (1957-), en kiu li ofte artikolis. Li iniciatis kaj realigis, ke aperu E-lingvaj informoj en la horarlibroj de la Hungaraj Ŝtatfervojoj - praktiko, kiu daŭras seninterrompe ekde 1961 ĝis nun. Organizanto kaj gvidanto de la hungara fervojfaka Terminara Komisiono, li redaktis kaj eldonis la dudirektan hungaran-Esperantan Fervoja terminareto (1968). Inter 1968 kaj 1975 Bácskai reprezentis IFEF en la Komitato de UEA. Li estis honora membro de IFEF ekde 1976, honora prezidanto de Hungara Fervojista E-Asocio de 1986, UEA-delegito pri fervojoj ekde 1965. Kiel LKK-prezidanto li motoris la organizadon de la 14-a TFEF-Kongreso (Budapeŝto,1962), la plej granda en la historio de IFEF, kaj kunlaboris en la 34-a (Balatonfüred,1982) kaj 47-a (Pécs, 1995) IFEF-kongresoj - same kiel por ambaŭ Universalaj Kongresoj okazintaj en Budapeŝto (1966, 1983).

Verkoj redakti

  • 1968: Fervoja terminareto E-hungara kaj hungara-E. Budapest (2000 fakterminoj, 2000 ekzempleroj).
  • 1992: Fervoja terminaro en Esperanto. Esperanto-hungara. Budapest: Terminara Komisiono de IFEF, Fervojista Sekcio de HEA. - Suplemento al Lexíque général des termes Ferrovairies (UIC) - 165 p. - kontribuo de komisianano
  • 1992: (kunlaboro) Fervoja terminaro en Esperanto. Hungara-Esparanta. Budapest: Terminara Komisiona de IFEF, Fervojista Sekcío de HEA, 1992, 194 p. (Suplemento al Lexique général des termes Ferrovairies (UIC))
  • (partoprenanto en la redaktado) T.n. redakta vortaro de varvortaro de Endre Károly (1885-1969). 2400 p. manuskripto en IFEF, Fervojista Fako de HEA, Fajszi-kolektaĵo.