La informkesto donas duban informon pri la mortodato!


István Forrai
Persona informo
Naskiĝo 9-an de majo 1912 (1912-05-09)
en Magyarszék
Morto 30-an de novembro 1991 (1991-11-30) (79-jara)
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Miklós Forrai
Infano Q65214868
Okupo
Okupo dirigento
Information icon.svg
vdr

István Forrai [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Forrai István estis hungara dirigento, korusestro, instruisto, lernejestro. Lia frato estis Miklós Forrai (same dirigento).

István Forrai [1] naskiĝis la 9-an de majo 1912 en Magyarszék, li mortis en 1992.

BiografioRedakti

István Forrai frue lernis muzikon hejme, ekde 1922 en mezlernejo en Debrecen. Li estis membro de la lerneja koruso kaj orkestro. Post la abituriento pro financaj problemoj li aliĝis al armea orkestro en Budapeŝto en 1929. Post 2 jaroj li ankaŭ studis en la Muzikakademio de Budapeŝto. En 1934 li forlasis la armean orkestron kaj li aliĝis al civilaj orkestroj. Li akiris diplomon en la Muzikakademio en 1937, poste li laboris en fabriko kiel administranto, sed samtempe li gvidis la fabrikajn koruson kaj orkestron. En 1940 li translokiĝis al Diósgyőr, kie li sukcese gvidis la fabrikajn koruson kaj orkestron. En 1951 li estis nomumita muziklernejestro ĝis la emeritiĝo en 1972. Li ricevis 2 premiojn en 1953 kaj 1955, memormedalon en 1982.

FontojRedakti

ReferencojRedakti