István Herczeg (advokato)

István Herczeg [iŝtvAn herceg], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Herczeg István estis hungara advokato.

István Herczeg (advokato)
Persona informo
vdr

István Herczeg (advokato)[1] naskiĝis la  26-an de februaro 1910(nun 1910-02-26) en Budapeŝto, li mortis la 5-an de majo 1978 en Balatonfüred.

Biografio

redakti

István Herczeg (advokato) maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1927, poste li studis jaron en Komerca Akademio, fine li ŝtatsciencan (1932) kaj juran (1934) diplomojn en Scienca Universitato Ferenc József. Li kompletigis siajn diplomojn per juĝista-advokata licenco en 1938. Inter 1938–1945 li estis advokato en Budapeŝto, dum li estis trudlaboristo, inter 1945-1955 li estis juristo en ŝtataj laborejoj, poste 2 jarojn en ministerio. Ekde 1957 li denove estis advokato ĝis sia morto. Intertempe li kandidatiĝis en 1957 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Lia jura ĉeftemo estis la kosmoleĝo. Lia edzino naskis filon en 1943.

Elektitaj kontribuoj

redakti
  • A Nehézipari Központ fegyelmi szabályzata. (1948)
  • Kína ENSZ-tagsága és a nemzetközi jog. (1952)
  • Az agresszió eltiltása és meghatározása. (disertaĵo, 1956)
  • Államok és kormányok elismerése. – Alvarez nemzetközi jogi doktrínái. (1959)
  • A támadó háború eltiltása és az agresszió meghatározása. (monografio, 1964)
  • Parancsra tette? (monografio, 1969)
  • Legal Problems of a World-Wide Space Agency. (1977)

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti