István Hernek [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hernek István estis hungara kanuisto, olimpiano, inĝeniero, hotelestro. Lia edzino estis it:Mary Ann DuChai.

István Hernek
Persona informo
Naskiĝo 23-an de aprilo 1935 (1935-04-23)
en Törökszentmiklós
Morto 25-an de septembro 2014 (2014-09-25) (79-jaraĝa)
en St. Ignace
Lingvoj hungaraangla
Loĝloko Lawtons
Ŝtataneco HungarioUsono
Familio
Edz(in)o Mary Ann DuChai
Okupo
Okupo kanuisto • hydraulic engineer • sporta trejnisto
vdr

István Hernek[1] naskiĝis la 23-an de aprilo 1935 en Törökszentmiklós, li mortis la 25-an de septembro 2014 en St. Ignace (Miĉigano) (Usono).

Biografio redakti

István Hernek akiris diplomon kaj li estis inĝeniero en la ekstersporta vivo en Hungario ĝis la hungara revolucio de 1956, poste li disidis al Usono. Komence li estis same inĝeniero pri hidraŭliko en Bufalo. Li edziĝis kaj la geedza paro gvidis motelon en Miĉigano 5 jardekojn. Li mortis tragike dum riparo de la tegmento (li terenfalis). Li ricevis solan hungaran ŝtatan premion en 1955.

Sporta kariero redakti

István Hernek apartenis al la hungara nacia teamo inter 1954-1956. En la 1950-aj jaroj li havis kanuajn sukcesojn en signifa sportklubo en Budapeŝto. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1956 kun arĝenta medalo individue en distanco 1000 m, krome en mondĉampionumo li estis la dua kaj tria en 1954.

Fontoj redakti

Referencoj redakti