István Jónyer [iŝtvAn jOnjer], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Jónyer István estis hungara tablotenisisto, kvarfoja mondĉampiono, trejnisto. Lia familia nomvarianto estis Jónyér.

István Jónyer
István Jónyer en 2021
István Jónyer en 2021
Persona informo
Naskiĝo 4-an de aŭgusto 1950 (1950-08-04) (73-jaraĝa)
en Miskolc
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo tablotenisisto
vdr

István Jónyer[1] naskiĝis la 4-an de aŭgusto 1950 en Miskolc.

Biografio redakti

István Jónyer post pluraj sportoj en sia aĝo 13 li komencis lerni tablotenison en Budapeŝto. Inter 1970-1984 li estis tablotenisisto en ĉefurba sportklubo. Li estis hungara ĉampiono 33-foje inter 1967-1982 unuoble, virduope aŭ variduoble. Li estis la unua en mondĉampionumoj kvarfoje unuoble, virduoble aŭ teame en la 1970-aj jaroj, krome en eŭropaj ĉampionumoj same kvarfoje li estis la unua inter 1972-1982. Li finis sian aktivan amatoran sportan karieron en 1984, poste li estis profesia en Aŭstrio kaj Okcidenta Germanio.

István Jónyer edziĝis en 1971, lia edzino naskis 2 gefilojn. Li ricevis premiojn inter 1994-2022.

Fontoj redakti

Referencoj redakti