István Jacsó ([iŝtvaan jaĉoo] ; naskiĝis la 17-an de decembro 1913 en Debreceno, mortis la 6-an de decembro 1985 en Budapeŝto) estis Hungara juĝisto, trejnisto, sportestro kaj membro de la Hungara Komitato de Olimpiaj Ludoj (MOB)

István Jacsó
Persona informo
NomoIstván Jacsó
Dato de naskiĝo17-a de decembro 1913
NaskiĝlokoDebreceno
Dato de morto6-a de decembro 1985
MortolokoBudapeŝto
Aĝo je morto71
Okupoj kaj profesioj
Okupojjuĝisto, trejnisto, sportestro kaj membro de la Hungara Komitato de Olimpiaj Ludoj (MOB)
Geografio
ŜtatoHungara
Portalo pri Homoj
vdr

István Jacsó ne voĉdonis por bojkoti la Olimpiajn Ludojn en Los Anĝeleso 1984. Ekde 1985 li jam ne estis inter la decidofarantoj. Li ripozas en la parcelo 32/1-5-25A de nova publika tombejo en Rákoskeresztúr[1].

Cirkonstancoj de lia rezisto redakti

La sovetia bojkoto kontraŭ la Los Anĝeles-aj estis unusence retrobato pro la Usona bojkoto kontraŭ la Moskvaj ludoj en 1980. Vane havis bonajn kontaktojn en Sovetio Juan Antonio Samaranch, prezidanto de la prezidanto de la Internacia Komitato de la Olimpiaj Ludoj, Vane li estis iama ambasadoro en Moskvo, ĉi-kaze fiaskis liaj sportdiplomatio. En la oficiala listo de motivoj rolis nur, ke la sekureco de la sportistoj ne estis certigita. Kaj pri tio oni konvinkadis S-ron István Buda prezidanton de la Tutlanda Korpeduka kaj Sportoficejo (’OTSH’) kaj tiun de la Hungara Komitato de Olimpiaj Ludoj, kiam en aprilo 1984 li estis venigata en Moskvon eĉ du fojojn. La 8-an de majo la Komunisma Partio de Sovetio (KPS) komunikis al la gvidantoj de la socialismaj landoj, ke la Sovetiaj sportistoj ne partoprenos la Olimpiajn Ludojn, kaj la 24-an de majo la Politika Komitato de HSLP ofertis, ke „konsiderante la estiĝintajn cirkonstancojn” jam ankaŭ la Hungara Komitato de Olimpiaj Ludoj decidu por la forresto de la hungaraj sportistoj. La tiama hungara gazetaro publikis nur la decidon kun la komenco „pro la estiĝintaj cirkonstancoj”, eĉ dum la Olimpiaj Ludoj la du plej oftaj novaĵoj kritikis la neorganizitecon de la ludoj kaj la sekurecon tiean. István Jacsó inter tiaj cirkonstancoj riskis siajn trejnistan karieron kaj vivtenon, sed finfine li sukcesis eviti la reprezaliojn, kaj ĝis sia morto la 6-an de decembro 1985. li laboris kiel juristo. Pro lia rezisto eĉ ĝojis la partia gvidantaro, ja tiel ĝi havis eĉ pruvon, ke en Hungario ekzistas demokratio, kaj oni povas eĉ ion tian fari tie.

Laboro redakti

D-ro István Jacsó jam en 1944 eksponis sin por la persekutatoj, Kaj en 1956 li laboris kiel defendanta advokato. István Jacsó kiel estrarano de la Hungara Manpilka Asocio li estis membro ankaŭ de la Hungara Komitato de Olimpiaj Ludoj, kaj li estis prezidanto de la Disciplina Komitato de la Asocio.

Familio redakti

Lia filo Péter Jacsó estas orofesoro de University of Hawaii. Liaj nepoj estas Dániel Jacsó kaj Ádám Jacsó.

Aprezoj redakti

Oĉjo Steĉjo dum jardekoj direktis la disciplinan komitaton de la asocio. Li estis simple bonulo, pri kiu eĉ nun ni pensas daŭre kun amo kaj estimo...[2]
D-ro István Jacsó povis sci malantaŭ si tre riĉan vivojon, li estis persono kun publika reputacio, ĉirkaŭata de granda estimo, kiu jam en 1944 riskis sian vivtenon kiel helpanto de la persekutatoj. Kiel venko de la civila kuraĝo, de la sendependeco kaj de la honoro lia mano sola leviĝis en la alton dum la voĉdonado kontraŭante la bojkotadon. Li vere meritas, ke ni rememoru pri li.[3]

Distingoj redakti

Arĝenta Medalo de Pro Eminenta Advokata Laboro 1977 donacita de la Ĉambro Hungaraj Advokatoj.

Referencoj redakti

  1. parto de Budapeŝto
  2. István Sinka prezidanto de la Hungara Manpilka Asocio
  3. András Bőhm deputito de partio SZDSZ.

Fontoj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jacsó István en la hungara Vikipedio.