István Kenedi

hungara kuracisto

István Kenedi [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kenedi István estis hungara kuracisto, medicina oficiro. Lia origina familia nomo estis Klein.

István Kenedi
Persona informo
Naskonomo Klein István
Naskiĝo 27-an de aprilo 1908 (1908-04-27)
en Budapeŝto
Morto 4-an de septembro 1977 (1977-09-04) (69-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Infanoj 2
Okupo
Okupo kuracisto • internisto • kardiologo
vdr

István Kenedi [1] naskiĝis la 27-an de aprilo 1908 en Budapeŝto. Li mortis la 4-an de septembro 1977 en Budapeŝto.

Biografio redakti

István Kenedi devenis el juda familio. Li frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato Pázmány Péter en 1932. Post siaj studoj li laboris en hospitaloj aŭ klinikoj, intertempe en 1935 li akiris fakdiplomon pri internaj malsanoj. En la jaroj 1943 kaj 1944 li estis trudlaboristo. Post la 2-a mondmilito li estis ĉefkuracisto en asekura kuracejo 5 jarojn kaj li ankaŭ instruis. En 1951 li iĝis armea kuracisto ankaŭ kolonelo. En 1958 li kandidatiĝis, en 1971 li doktoriĝis, en 1974 li pensiuliĝis.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Az üzemorvos kézikönyve (1947) - redaktoro
  • Népbetegségek alakulása fiatal férfi lakosságunknál (1955) - kun aliaj
  • Ritka kórképek (1968) - kun aliaj
  • Belbetegségek elkülönítő diagnózisa (1977) - kun aliaj

Fontoj redakti