István Kovács (politikisto)
István KOVÁCS [kovAĉ] (naskiĝis la 24-an de oktobro 1911 en Ditró, mortis la 23-an de decembro 2011 en Budapeŝto) estis altranga hungara komunista politikisto.
István Kovács | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de oktobro 1911 en Ditrău |
Morto | 23-an de decembro 2011 (100-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
Kariero redakti
István Kovács pristudis en Hungarujo la metion de tapetisto. De 1927 li estis komunisto. Li studis en Moskvo en la Internacia Leninlernejo. Post 1945 liaj plej altaj postenoj estis: ano de Politika Buroo de Partio de Hungaraj Laboristoj kaj ano de Prezidenta Konsilantaro de la Hungara Popolrespubliko.
Fonto redakti
- Hungara vikipedio