István Kovács (pornofilmisto)

István Kovács [iŝtvAn kovAĉ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Kovács István estis hungara fotisto, fotoĵurnalisto, reĝisoro kaj produktoro pri pornofilmoj, agento pri sanaj nutraĵoj. Lia vaste konata nomo estis Kovi.

István Kovács (pornofilmisto)
Persona informo
Naskiĝo 24-an de januaro 1957 (1957-01-24) (67-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo filmreĝisoro • fotoĵurnalisto • filmproduktoroentreprenisto
vdr

István Kovács (pornofilmisto)[1][2] naskiĝis la 24-an de januaro 1957 en Budapeŝto.

Biografio redakti

István Kovács (pornofilmisto) maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1975, poste li estis simpla oficisto. Tamen li interesiĝis pri fotado kaj li estis fotisto kaj fotoĵurnalisto. En 1991 li suferis akcidenton, poste lia genuo neniam resaniĝis. Lia iro ne estis perfekta, tial li okupiĝis pri filmoj, eĉ li profitis la pli liberan vivon depost fino de socialismo kaj estis ĉefo de la hungaraj pornofilmoj, ĝis tiam ne ekzistantaj. Resume li kreis 150 pornofilmojn kun furoroj. En la 2010-aj jaroj tiu erao finiĝis, ĉar DVD kaj interreto donis senpagan alireblon. Intertempe li dikiĝis, sed li sukcesis forlasi el sia pezo pli ol 70 kg-ojn. Ekde 2016 li estis agento pri la sana vivo sub nomo "Biokovi".

Li havis daŭre edzinon ekde 1981 sen ido.

Lia libro redakti

  • Bűnös élvezet. Egy szexiparos titkai (memuaro, 2011)

Elektitaj reĝisoraĵoj redakti

  • Hótehénke (1994)
  • Feslett festők (1996)
  • Pirate Video Deluxe 14 (2001)
  • Irigy Hónaljmirigy (televida serio, 2005 (ne pornofilmo!))
  • Private Gold 81: Porn Wars - Episode 1 (2006)
  • 6 Teachers Take It Up the Ass (2010)

Fontoj redakti

Referencoj redakti