István Kozma (operetkantisto)
István Kozma [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kozma István estis hungara operetkantisto, operkantisto (tenoro).
István Kozma | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de aŭgusto 1856 en Albertfalva |
Morto | 23-an de decembro 1925 (69-jaraĝa) en Pécs |
Okupo | |
Okupo | operetkantisto operkantisto |
István Kozma[1] naskiĝis la 19-an de aŭgusto 1856 en Albertfalva (nun urboparto de Újbuda, li mortis la 23-an de decembro 1925 en Pécs.
Biografio
redaktiIstván Kozma lernis la profesion lignaĵisto de sia patro, poste li akiris ankaŭ licencon. Baldaŭ li malfermis propran laborejon en Eger, sed ĝi cindriĝis en incendio. En 1877 li aliĝis al koruso de Népszínház, sed post duonjaro li havis jam scenejajn rolojn. Liaj pli gravaj stacioj estis Károly Somogyi, Gerő Aradi, Imre Halmai, Ignác Krecsányi, Sándor Dobó, Ferenc Farkas (operetkantisto), poste en 1910 li pensiuliĝis. Li kantis ankaŭ en kirkoj.
Lia repertuaro (elekto)
redakti- en:Edmond Audran: A baba − Maximius
- en:Sidney Jones (composer): A gésa − Katana
- Ferenc Lehár:
- Pesti nők − Fülöp Rozsnyay
- A víg özvegy − Camille de Rosillon
- Carl Millöcker: Szegény Jonathán − Vandergold
- Giacomo Puccini: La Bohème — Marcell