István Molnár (akvopilkisto)
István Molnár [iŝtvAn molnAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Molnár István estis hungara akvopilkisto, olimpiano, olimpika ĉampiono.
István Molnár | |
---|---|
Busto pri István Molnár | |
Persona informo | |
Naskiĝo | la 5-an de januaro 1913 en Hungara reĝlando Galánta |
Morto | la 1-an de julio 1983 en Hungario Budapeŝto |
Tombo | Nova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | akvopilkisto |
István Molnár[1] naskiĝis la 5-an de januaro 1913 en Galánta (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Galanta en Slovakio), li mortis la 1-an de julio 1983 en Budapeŝto.
Biografio redakti
István Molnár ekde 1933 li havis postenon en la nacia naĝejo, baldaŭ en la tutlanda sporta vivo. Inter 1962-1979 li laboris en ĉefurba serva firmao, krome ekde 1953 ĝis sia morto li estis mikrofona parolisto en la ĉefa stadiono de Budapeŝto. Lia edzino naskis filinon. Li ricevis premion en 1936.
Sporta kariero redakti
István Molnár inter 1932-1947 estis akvopilkisto resume en du ĉefurbaj sportkluboj. Li estis hungara ĉampiono dufoje en 1944 kaj 1947, dum li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1934-1944 dekfoje. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1936 kun ora medalo. Li finis sian aktivan sportan karieron en 1947.
Memorigiloj redakti
- busto en Budapeŝto (vidu la foton!)
Fontoj redakti
Referencoj redakti
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/record/-/record/PIM65528 hungarlingva datenaro de muzeo