István Rosztóczy

István Rosztóczy [iŝtvAn rostOci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rosztóczy István estis hungara kuracisto, mikrobiologo, profesoro.

István Rosztóczy [1] naskiĝis la 17-an de novembro 1942 en Budapeŝto. Li mortis la 27-an de oktobro 1993 en Fuĵi-Monto pro akcidento.

Biografio redakti

István Rosztóczy abiturientis en Hódmezővásárhely en 1960, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato de Szeged en 1966. Post siaj studoj li laboris en universitata mikrobiologia instituto, dume li plulernis en simila instituto de Birmingham en la jaroj 1971 kaj 1972. En 1969 li akiris laboratorian fakdiplomon, en 1980 mikrobiologian fakdiplomon. En 1977 li kandidatiĝis, en 1983 li docentiĝis. En la jaroj 1990 kaj 1991 li instruis kaj esploris en universitato en Baltimore. En 1993 li doktoriĝis.

Li edziĝis en 1966, baldaŭe li havis 2 filojn. Li ricevis 4 premietojn en la 1980-aj jaroj. Li mortis en Japanio, sed li estis entombigita en lia naskiĝlando.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Orvosi mikrobiológia gyakorlati és kiegészítő jegyzet (1982)
  • Az interferon priming hatása (1977)
  • Interferonok a cytokin rendszer szabályozásában (1992)

Fontoj redakti