István Sándor (monaĥo)
István Sándor [iŝtvAn ŝAndor], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Sándor István, estis hungara civila monaĥo sen esti pastro, presisto, beatulo.
István Sándor (monaĥo) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de oktobro 1914 en Szolnok |
Morto | 8-an de junio 1953 (38-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | monaĥo presisto |
István Sándor[1] naskiĝis la 26-an de oktobro 1914 en Szolnok, li mortis la 8-an de junio 1953 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiIstván Sándor akiris ferlaboristan licencon en 1935 en sia naskiĝurbo, poste li laboris. En la sekva jaro li translokiĝis al Újpest, kie li laboris en presejo de Salesanoj de Don Bosco. Li akiris ankaŭ presistan licencon kaj li aliĝis al la Salesanoj. Li estis kandidato en Rákospalota (iama urbo), poste en Mezőnyárád. Li estis soldato dum la 2-a mondmilito, fine li monaĥiĝis en 1946. Li laboris plu en Újpest, kie lia monaĥa tasko estis helpi al orfoj. En 1950 la monaĥaj ordenoj estis malpermesitaj, li laboris plu simple en fabriko, sed kaŝe li edukis junulojn. En 1952 li estis arestita kaj ekzekutita en la sekva jaro. Lia rehabilitiĝo okazis en 1994. La papo beatigis lin en 2008.
Fontoj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM133650;jsessionid=6EA74C83CCFC11601B6C69B75B0E7505 hungarlingva datenaro de muzeo