István Somogyi (oficiro)

István Somogyi [iŝtvAn ŝomodji], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Somogyi István, germane Stephan von Somogyi estis hungardevena prusa generalmajoro.

István Somogyi (oficiro)
István Somogyi
István Somogyi
Persona informo
Naskiĝo 14-an de decembro 1713 (1713-12-14)
en Debrecen
Morto 30-an de novembro 1777 (1777-11-30) (63-jaraĝa)
en  Prusio Pitschen
Ŝtataneco Hungario
vdr

István Somogyi (oficiro) naskiĝis la 14-an de decembro 1713 en Debrecen, li mortis la 30-an de novembro 1777 en Pitschen (Prusio, nuntempa Byczyna en Pollando).

Biografio redakti

István Somogyi (oficiro) estis suboficiro en la aŭstra armeo, poste ekde 1741 aliĝis al husara regimento en Prusio. Li atingis la oficirajn rangojn en 1743 leŭtenanto, en 1744 ĉefleŭtenanto, en 1745 kapitano, en 1758 majoro. En 1763 li estris husarregimenton. Baldaŭ li servis en Malsupra Silezio kaj en 1773 li estis kolonelo kaj ĉefo de la regimento. Li mortis kun la rango de prusa generalmajoro, li estis entombigita en la preĝejo de Pitschen. Li edziĝis en 1744, lia prusa edzino naskis plurfoje. Ili loĝis daŭre en Pitschen.

Fontoj redakti

Referencoj redakti