István Stadinger [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Stadinger István estas hungara laboristo, politikisto, parlamentano, parlamentestro.

István Stadinger [1] naskiĝis la 27-an de januaro 1927 en Keszthely.

Biografio redakti

István Stadinger frekventis bazlernejon, poste li eklaboris en flughaveno kiel muntisto. Post la 2-a mondmilito li aliĝis al la socialdemokratoj. En 1946 li estis partiestro en Distrikto Nagykanizsa, post duonjaron en Zala. En la 1950-aj jaroj li estis fabrikestro en diversaj lokoj, same en la sekva jardeko. Tiutempe li akiris diplomon en Ekonomia Universitato Marx Károly. En la 1980-aj jaroj li havis altan postenon en municipo de Budapeŝto, en la sama periodo li estis ankaŭ parlamenta deputito (en la fina parto eĉ parlamentestro). En 1990 li plene retiriĝis de la politiko. Ekde 1947 li ricevis diversajn premiojn. Li estas vidvo kun 2 gefiloj.

Fontoj redakti