István Sulyok (redaktoro)

SULYOK István [pro. ŝujok]) estis hungara priminoritata fakverkisto, redaktoro. Li naskiĝis en Lugos la 29-an de januaro 1891 kaj mortis en Bad Aibling (Germanio) la 23-an de februaro 1945.

István Sulyok
Persona informo
Naskiĝo 29-an de januaro 1891 (1891-01-29)
en Lugoj
Morto 23-an de februaro 1945 (1945-02-23) (54-jaraĝa)
en Bad Aibling
Lingvoj hungararumana
Ŝtataneco HungarioRumanio
Okupo
Okupo ĵurnalistopolitikisto
vdr

Kariero redakti

Sulyok finis la universitaton en Budapeŝto kaj Kluĵo. Li redaktis de 1920 la gazeton Krassószörényi Lapok. En 1922 kune kun Elemér Jakabffy kaj József Willer li fondis la revuon Magyar Kisebbség, kies ĝis 1924 li estis respondecredaktoro. De 1925 li estis redaktoro de gazeto Ellenzék. En 1927 li establis por defendi la rajtojn de minoritatoj la Romániai Magyar Népliga Egyesület (Unuiĝo de Rumania Hungara Popolligo). De 1932 li estis deputito en ruman parlamento, redaktoro de Erdélyi Lapok, de 1939 ĉefkunlaboranto de gazeto Magyar Lapok. En tiu jaro li translokiĝis Hungarion, kie li fariĝis kunlaboranto de dekstra orienta gazeto Magyarság

Fonto redakti