Itô Eizô
Eizô ITÔ (naskiĝis en 1903 - mortis la 28-an de februaro 1994 en Kameoka, Japanio) estis japana esperantisto.
Itô Eizô | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1902 |
Morto | 28-an de februaro 1994 (91-jaraĝa) en Kameoka |
Lingvoj | japana • Esperanto |
Ŝtataneco | Japanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1923–) |
En 1923 li eklernis Esperanton kaj aniĝis al Oomoto, en kies centra oficejo li eklaboris en 1925. Antaŭ la dua mondmilito li gvidis plurajn Esperanto-kursojn, redaktis la Oomoto-revuon Verda Mondo kaj dum misia vojaĝo en 1932 kontaktis multajn e-istojn en Orienta Azio. Li funkciis de 1932 kiel sekretario, ekde 1948 kiel prezidanto, de Homama Esperanto-Asocio, kaj post 1967 prezidis ankaŭ ties posteulon, E-Propagandan Asocion de Oomoto. Li estris la Internacian E-Fakon de Oomoto ekde 1963. En 1959 li vojaĝis kiel Oomoto-delegito al la Varsovia UK, kaj faris poste 180 prelegojn en 150 eŭropaj kaj usonaj urboj. Ito kunverkis Kvindek jaroj de E-o en Oomoto (1968), tradukis Esplorado de vivĝojo de H. Deguĉi (1986) kaj japanigis Novelaro de majstro Korczak (1993). Li estis multjardeka membro kaj delegito de UEA.
Eksteraj ligiloj
redakti- Itoo, Eizo 1986 : La Vivoj de Nao kaj Onisaburo Deguĉi , Oomoto, n-ro 423, p. 5-13