Itala liberiga milito

La itala liberiga militorezistmilito estis komplekso de armeaj operacioj kaj agoj de gerilo kondukita de la itala Kunbatalanta Armeo kaj de partizanaj brigadoj agantaj en la itala rezisto flanke de la Aliancanoj dum la kampanjo de Italio, por liberigi Italion de la okupo de la nazi-faŝismo dum la Dua Mondmilito.

Itala liberiga milito
Partizanoj festantaj la liberigon en Milano la 25-an de aprilo 1943
milito de nacia liberiĝo
Daŭro: 8-a de septembro 1943 - 2-a de majo 1945
Loko: Italio
Rezulto: liberigo de la lando
vdr

La faŝisma Italio estis la ĉefa aliancano de la naziisma Germanio dum la Dua Mondmilito kaj tial ĝi partoprenis en la agresa kaj okupacia milito.

Post la disfalo de faŝismo kaj la subskribo de la armistico kun la Aliancanoj la 3-an de septembro 1943, Italio estis disa en du partoj: sude de Salerno estis la Aliancanoj kaj la registaro estis gvidata de la generalo Pietro Badoglio; norde estis la germanoj, kiuj reportis Benito Mussolini al la regado kun la Itala Socia Respubliko.

Precipe en centra-norda Italio la kontraŭfaŝismaj politikaj fortoj (komunistoj, socialistoj, demokratoj, kristandemokratoj, liberaluloj) komencis la Rezistadon sub la gvidado de la naciliberiga komitato (CLN). Aliĝis al la [[itala rezistado|rezistado] precipe la junaj soldatoj kiuj estis farintaj dramajn spertojn en milito kaj kiuj rifuzis partopreni al la nova respubliko faŝista, kaj ankaŭ multaj civiluloj de ĉiu politika orientiĝo kaj de ĉiu socia klaso.

La partizanaj brigadoj agis precipe en la montoj sed ankaŭ en la urboj kun sabotadoj, atencoj, kontrolo de teritorioj, urba gerilo, disvastigo de kaŝa gazetaro kaj strikoj.

La nazi-faŝistoj efektivigis reprezaliojn kaj masakrojn kontraŭ la civila popolo.

En 1945, post la insurekcio de la grandaj urboj de la nordo, Italio estis liberigita, en multaj kazoj antaŭ la alveno de la aliancita armeo. Cazzo

Bibliografio redakti

  • Giorgio Bocca, Storia dell'Italia partigiana, Milano, Mondadori, 1995.
  • James Edward Miller, Who chopped down that cherry tree? The Italian Resistance in history and politics, 1945-1998, in Journal of Modern Italian Studies, vol. 4, nº 1, 1999.
  • Roberto Roggero, Oneri e onori: le verità militari e politiche della guerra di liberazione in Italia, Greco & Greco, 2006.
  • Lutz Klinkhammer, L'occupazione tedesca in Italia. 1943-1945, Bollati Boringhieri, Torino 2007.