Itala teatrejo de Parizo

Plurfoje ekzistis itala teatrejo en Parizo. Depende de la epokoj, la itala teatrejo de Parizo (franclingve Théâtre-Italien de Paris) proponis senmuzikajn teatraĵojnoperojn. Tiel menciindas interalie la malnova Itala-Komedio, la itala Lirika-Teatrejo kaj la moderna Itala-Komedio.

La italaj komedianoj, fare de Antoine Watteau (ĉ. 1720).
La Comédie Italienne, 17-19 Rue de la Gaité, 75014 Parizo, Francio

La nuntempa "Itala-Komedio" (Comédie-Italienne) situas ĉe la strato Gaîté, kaj estis fondita en 1980 fare de la enscenigisto Attilio Maggiulli[1] (post la fermo de lia Teatrino Italiano de la avenuo Maine). La Itala-Komedio restas la nura itala teatrejo en Francio, kaj ekskluzive ludas (en la franca) teatraĵojn kreitajn de italaj aŭtoroj, aŭ klasikaj aŭ modernaj (ekde Carlo Goldoni ĝis Iago Migatti Lulli).

Bibliografio redakti

  • Antoine d'Origny, Annales du Théâtre italien, Paris, Veuve Duchesne, 1788, 3 vol. Réimpression Genève, Slatkine, 1970.
  • Castil-Blaze, L'Opéra italien de 1645 à 1855, Paris, Castil-Blaze, 1856.
  • Émile Campardon, Les Comédiens du roi de la troupe italienne, Paris, Berger-Levrault, 1880, 2 vol.
  • Albert Soubiès, Le Théâtre italien de 1801 à 1913, Paris, Fischbacher, 1913.
  • Micheline Boudet, La Comédie Italienne, Marivaux et Silvia, Paris, Albin Michel, 2001.
  • Alessandro di Profio, L'Opéra italien au théâtre de Monsieur, 1789-1792, Paris, Éditions du CNRS, 2003.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti