Iván de León Rodríguez
Iván de León Rodríguez, gvatemala pentristo, filo de la skulptisto Adalberto de León Soto kaj de la politikistino Fantina Rodríguez Padilla, naskiĝis en Parizo (Francio), la 15-an de majo 1955. Membro de konata gvatemala familio dediĉita al arto ekde la fino de la 19-a jarcento ĝis nun, li estas nepo de Rafael Rodríguez Padilla, fondinto de la Nacia Akademio de Belartoj de Gvatemalo. Lia frato, Zipacná de León, estis unu el la plej eminentaj figuroj de la gvatemala artsceno. Iván de León studis arton en la Nacia Akademio de Belartoj (Gvatemalo) de 1975 ĝis 1981. Li ankaŭ studis skulptan modeladon kun la majstro Rodolfo Galeotti Torres kaj grafikan desegnon kun Erwin Guillermo. En 1990 li laboris kiel disĉiplo de la majstro Elmar Rojas, kiu enkondukis lin en la konceptadon kaj valorigadon de la nuntempa pentrarto. De 1975 ĝis 1989, li laboris paralele en desegnado; li jam realigis ĉiaspecajn artlaborojn : reklamado, logotipoj, simboloj, ktp. Iom post iom li evoluis al realisma figurismo kaj, de tie, al abstraktismo. De 1990 li estas komplete dediĉita al pentrarto, kun kelkaj esploroj de gravurado kaj desegno. Liaj verkoj troviĝas ĉefe en privataj kolektoj en Gvatemalo, Meksiko, Usono, Eŭropo kaj Azio.
Iván de León Rodríguez | |
---|---|
Gvatemala pentristo | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-a de majo 1955 en Parizo, Francio |
Ŝtataneco | Gvatemalo |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Ekspozicioj redakti
- 1982 Gasterópodos y amantes (figurivaj akvareloj) Alianza Francesa de Gvatemalo, Gvatemalurbo.
- 1992 Pinturas de Iván de León Rodríguez (oleoj kaj akvareloj figurivaj) Galería El sereno, Antikva Gvatemalo.
- 1993 Obra reciente de Iván de León (figurivaj oleoj) Galería El Sereno, Antikva Gvatemalo.
- 1993 Gente de mi tiempo (figurivaj oleoj) Instituto Guatemalteco Americano, Gvatemalurbo.
- 2004 Gente real e imaginaria Alianza Francesa Guatemala, Gvatemalurbo.
- 2007 Dos generaciones de artistas guatemaltecos[rompita ligilo], OMPI - Ĝenevo, Svislando.
Kolektivaj ekspozicioj redakti
- 1984, 1986, 1988, 1990 Bienal de Arte Paiz.
- 1983 Pintura Joven de Guatemala.
- 1985 ĝis 1988 Salón Nacional de la Acuarela.
- 1987 Homenaje a Picasso.
- 1991 Galerías El Túnel, Sol del Río, El Sereno.
- 1992 Galerías El Túnel, Sol del Río, El Sereno, Iglesia Capuchinas, Asociación Cultural de la Antigua Guatemala.