Ivar Justus TENGBOM (7a de Aprilo, 1878 – 6a de Aŭgusto, 1968) estis sveda arkitekto kaj unu el la plej bone konataj reprezentantoj de la sveda novklasika arkitekturo de la 1910-aj kaj 1920-aj jaroj.

Ivar Tengbom
Persona informo
Naskiĝo 7-an de aprilo 1878 (1878-04-07)
en Vireda parish
Morto 6-an de aŭgusto 1968 (1968-08-06) (90-jaraĝa)
en Drottningholm
Ŝtataneco Svedio
Alma mater Teknologia Universitato de Ĉalmers
Familio
Frat(in)oj Anna Fredrika Amalia Tengbom • Agnes Assa Ingeborg Augusta Tengbom
Edz(in)o Hjördis Nordin-Tengbom
Infanoj Anders Tengbom • Yvonne Tengbom-Wennerholm • Ann-Mari Tengbom
Okupo
Okupo arkitekto • universitata instruisto
Verkoj City Palace
Högalid Church
Stokholma Koncertejo
Esselte building
vdr

En la 1920-aj li faris la desegnon por la konstruaĵo de la Stokholma Altlernejo de Ekonomiko (1925) kaj la Stokholma Koncertejo (1923–1926) en la placo Hötorget. La hejmo de la Reĝa Stokholma Filharmonia Orkestro kaj konata kiel la loko kie okazas la ceremonio de la Nobel-premioj, nome Hall, hel-blua konstruaĵo kun portiko kun altaj, sveltaj poligonaj kolonooj kun korintaj kapiteloj. La koncertejo estas probable la plej bone konata konstruaĵo de Tengbom kaj, kune kun la Stokholma Publika Biblioteko de Gunnar Asplund, nome la plej amplekse agnoskita ekzemplo de novklasika arkitekturo de la svedaj 1920-aj jaroj, konata ankaŭ kiel Sveda Gracio.