Ivo Opstelten

nederlanda politikisto

Ivo Willem OPSTELTEN (naskiĝis la 31-an de januaro 1944 en Roterdamo) estas ekde februaro 1999 urbestro de la municipo Roterdamo kaj prezidanto de VVD de marto 2008.

Ivo Opstelten
Persona informo
Naskiĝo 31-an de januaro 1944 (1944-01-31) (80-jaraĝa)
en Roterdamo
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Alma mater Universitato de Lejdeno
Okupo
Okupo politikistojuristo
vdr
Ivo Opstelten

Antaŭe Opstelten estis urbestro en Dalen (1972), Doorn (1977), Delfzijl (1980) kaj de la municipo Utreĥto (de 1992). (En Nederlando urbestroj estas nomumitaj de la reĝino laŭ propono de la elektita urbkonsilistaro.) Opstelten estas membro de la VVD (konservative liberala partio) kies prezidanto li estis elektita la 31-an de marto 2008 kun 67% da voĉoj.

Li estas ano de la Komitato de regionoj (organizaĵo de elektitoj en eŭropa unio) de 1999 kaj ene de ĝi estis elektita kiel prezidanto de la grupo ADLE (Alliance des démocrates et des libéraux pour l’Europe) je la 2-a de februaro 2006.

SecurCity kaj Roterdama kodo redakti

Sub la gvido de Opstelten en la urbo Roterdamo estas ekigita sekurpolitika parto de la internacia programo SecurCity [1] por fronti problemojn ligitajn al granda proporcio da eksterlanddevenaj loĝantoj (ĉ 47%), granda senlaboreco (10% en Roterdamo kompare kun 3% en tuta Nederlando), malriĉeco kaj forta neinstruiteco. Opstelten akceptis eksterlandajn reprezentantojn [2]por prezenti tiun sekurpolitikon de kiu aliaj politikaj repondeculoj volas inspiriĝi. La urbestraro konsistanta el pluraj dekstraj partioj (el kiuj Leefbaar Rotterdam - vivebla Roterdamo- gvidita de Marco Pastors post la murdo de Pim Fortuyn) verkis sepregulan "Roterdaman kodon", celantan integri eksterlanddevenantojn, kies dua regulo ekzemple precizigas ke "Publike ni parolas nederlande lerneje, laboreje, surstrate kaj en kvartalaj domoj". Tamen neniu polico zorgas ke tia regulo estu respektita. Aliaj reguloj precizigas ke "bona civitano aktive enmiksiĝas en la socio kaj fieras esti roterdamano" (1), "forĵetas ekstremismon kaj denuncas al polico ĉian signon de radikalismo" (3), "edukas siajn infanojn en la respekto de nederlandaj kulturo kaj tradicioj"(4), "respektas egalecon inter viroj kaj virinoj"(5), "akceptas samseksemon"(6), "agnoskas la religian liberecon kaj la apartecon de ŝtato kaj eklezio"(7). Tiu regularo estas forte kritikata ĉar ĝi preskaŭ malkaŝe celas batali kutimojn de islamanoj kiuj konsistigas grandan parton de la eksterlanddevenantoj (marokanoj kaj turkoj). La regularo estis forigita la 2-an de marto 2006 kvin tagojn antaŭ la nova baloto, ĉar la dekstraj partioj kiuj proponis ĝin, timis ke ĝi povus perdigi al ili la sekvontan baloton. [3]

Referencoj redakti

  1. http://urbact.eu/projects/securcity/home.html Arkivigite je 2008-06-12 per la retarkivo Wayback Machine SecurCity en la paĝaro de URBACT European programme for urban sustainable development
  2. http://www.senat.fr/rap/r06-049-2/r06-049-22.html Compte rendu du déplacement aŭ Pays-Bas (francaj senatanoj)
  3. http://www.liberation.fr/page.php?Article=364936 Arkivigite je 2006-06-29 per la retarkivo Wayback Machine Rotterdam discrimination codée, Libération, 07/03/2008