János Bárczy (barelfaristo)

János Bárczy [jAnoŝ bArci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bárczy János estis hungara barelfaristo, lignoskulptisto, artisto. Liaj familiaj nomvariantoj estis Bárczi, Barczi.

János Bárczy
Persona informo
Naskiĝo la  19-an de junio 1885(nun 1885-06-19)
en Hungario Pered (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 17-an de oktobro 1960
en Hungario Szentendre (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo János Bárczy (barelfaristo)
Okupo
Okupo artisto
vdr
Memortabulo pri János Bárczy

János Bárczy[1] naskiĝis la 19-an de junio 1885 en Pered (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Tešedíkovo en Slovakio), li mortis la 17-an de oktobro 1960 en Szentendre (Hungario).

Biografio redakti

János Bárczy iam lernis la barelfaristan metion. En 1915 li edziĝis en Budapeŝto. En la sekva jaro li batalis en la 1-a mondmilito. Li vivis en Balatonfüred, ekde ĉirkaŭ 1937 en Szentendre. Li kreis ornamriĉajn barelojn, pli ol du mil. Inter la aĉetintoj inkluzivis la brita kaj sveda reĝoj. Li skulptis hungarecajn kaj vitajn motivojn sur boreloj kaj same en aliaj lignaĵoj. Li kreis ankaŭ malgrandajn borelojn por brandoj kaj ĉiuspecajn popolajn aĵojn.

Partopreno en ekspozicio redakti

  • Budapeŝto (1937)

Memorigiloj redakti

  • memorĉambro en Szentendre (1961) kun memortabulo

Fontoj redakti

Referencoj redakti