János Benedek [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Benedek János estis hungara halterlevisto, olimpiano, mondĉampiono, trejnisto.

János Benedek
Persona informo
Naskiĝo 20-an de novembro 1944 (1944-11-20) (79-jaraĝa)
en Kiskunmajsa
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo halterlevisto • sporta trejnisto
vdr

János Benedek[1] naskiĝis la 20-an de novembro 1944 en Kiskunmajsa.

Biografio redakti

János Benedek akiris maŝinistan licencon en 1963, trejnistan diplomon en instituto en 1968, agronomian diplomon en 1977 en kampuso en Gyöngyös. En Oroszlány li estis ne nur halterlevisto-trejnisto, sed ankaŭ maŝinisto. Lia filino same estis halterlevisto.

Sporta kariero redakti

János Benedek inter 1960-1978 estis halterlevisto komence en Szeged, poste en Oroszlány. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1968 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1972 kun bronza medalo, krome en mondĉampionumo li estis la unua en 1973. Li finis sian aktivan sportan karieron en 1978, poste li estis trejnisto en Oroszlány, Tata (Hungario) kaj Budapeŝto.

Fontoj redakti

Referencoj redakti