János Fábry (botanikisto)

János Fábry [jAnoŝ fAbri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fábry János estis hungara botanikisto, muzeologo, instruisto, lernejestro, muzeestro.

János Fábry

János Fábry [1] naskiĝis la 31-an de julio 1830 en Hungara reĝlando en Losonc (nuntempa Lučenec en Slovakio), li mortis la 30-an de decembro 1907 en Rimaszombat (nuntempa Rimavská Sobota en Slovakio) (la fontoj iomete malsamas pri la datenoj!).

Biografio redakti

János Fábry lernis laŭvice en gimnazio en sia naskiĝurbo, luterana liceo de Selmec, kolegio de Eperjes. Li estis artileriano dum la Hungara revolucio de 1848. Post falo de la liberecbatalo li estis familia edukisto, poste li instruis en gimnazio. En 1854 li studis fizikon, kemion kaj geologion en Universitato de Vieno. Hejmenveninta li instruis en gimnazio de Rimaszombat, li instruis Kálmán Mikszáth-on inter 1857-1863. Kelkfoje li estis gimnaziestro. En 1882 li fondis lokan muzeon, kiun li gvidis. En 1897 li pensiuliĝis, poste li okupiĝis pri botaniko. Li havis edzinon, kiu naskis filon kaj 4 filinojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Igénytelen szó a hazai füvészet érdekében (1857)
  • A növénytan elemei (1865) - lernolibro
  • A Gömörmegyei Múzeum múltja és jelene (1905)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti