János Fekete (ĉambelano)

Grafo János Fekete [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Fekete János estis hungara ĉambelano, poeto, tradukisto, oficiro, politikisto. Lia grafa nobela antaŭnomo estis galántai, lia patro estis György Fekete (reĝa juĝisto).

János Fekete
Fekete János (kamarás).png
Persona informo
Naskiĝo 10-an de novembro 1741 (1741-11-10)
en Csabrendek
Morto 21-an de julio 1803 (1803-07-21) (61-jara)
en Fót
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro György Fekete (reĝa juĝisto)
Okupo
Okupo poeto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

János Fekete [1] naskiĝis la 10-an de novembro 1741 en Csabrendek. Li mortis la 21-an de julio 1803 en Fót.

BiografioRedakti

János Fekete komence li lernis hejme, poste en 1754 li frekventis akademion en Vieno. Post lernado li ofte vizitis la kortumon. En 1765 li edziĝis baldaŭe havanta filon. Tiutempe lia leteramiko estis Voltaire, al kiu li sendis ne nur poemojn Mes Rapsodies, sed ankaŭ vinojn el Tokaj. Voltaire respondis, ke la vino estis pli bona. Li korespondadis ankaŭ kun ĉiuj tiutempaj literaturistoj. Li estis ankaŭ oficiro kaj kiel politikisto, li partoprenis en la parlamentaj kunsidoj.

Elektitaj publikaĵojRedakti

  • Mes rapsodies ou recueil de differens essais de vers et de prose du comte de **** (1781)
  • À sa Majesté Leopold II. à l'occasion de son couronnement à Presbourg en Hongrie (1790)
  • À son Altesse Imperiale Madame ľArchiduchesse Alexandra Pavlovna ľassemblage des peuples, qui habitent ľHongrie (1800)
  • restis en manuskripto trivoluma poemlibro
  • tradukaĵoj de Ovidio kaj Voltaire

FontojRedakti