János Feniczy [jAnoŝ fenici], laŭ hungarlingve kutima nomordo Feniczy János estis hungara pastro, monaĥo, poeto. Lia origina familia nomo estis Fidicinis-Hegedűs, lia pseŭdonimo estis Csikvándi.

János Feniczy
Persona informo
Naskiĝo 14-an de junio 1811 (1811-06-14)
Morto 2-an de aprilo 1882 (1882-04-02) (70-jaraĝa)
Religio katolika eklezio vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

János Feniczy [1] naskiĝis la 14-an de junio 1811 en Csikvánd, li mortis la 2-an de aprilo 1882 en Veresegyház.

Biografio redakti

János Feniczy lernis en pluraj lernejoj (Győr, Eger, Veszprém (urbo), Pest (urbo)). En 1826 li aliĝis al la cistercianoj, sed baldaŭ li forlasis la ordenon. En 1834 li pastriĝis en Esztergom, poste li estis pastro en pluraj lokoj, ekzemple en Hédervár, Bajna, Nagyoroszi, Kemence. Li plej longe estis preĝejestro en Ipolyfödémes (preskaŭ jardekon). En 1854 li estis pastro en Nagybárkány, sed post jaroj li migris al Stirio, kie li aliĝis al la benediktanoj. Post jaroj li revenis al Nagybárkány, kie li pensiuliĝis en la 1860-aj jaroj. Tamen poste li estis pastro en kelkaj lokoj.

Li verkis la debutan poemon en Győr kiel gimnaziano. Baldaŭ li verkis plurajn poemojn kaj aliajn kontribuaĵojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Tiszteletoltár, melyel nagyontiszt. Takács Bernardin urat e győri kir. iskoláknál... (1826) - debuta poemo
  • Ode honoribus Isidori Guzmics (1832)
  • A ker. nevelés alapvonalai (1838)
  • A szent misének becse, vagy tanitás az uj törvény állandó áldozatáról (1840) - tradukaĵo
  • Világtörténet (1854) - tradukaĵo
  • A Calvaria haszna, és irántai kötelmünk (1872) - malferma parolado

Fontoj redakti