János Gsell, laŭ hungarlingve kutima nomordo Gsell János estis hungara kemiisto, kuracisto.

János Gsell [1] naskiĝis la 1-an de septembro 1883 en Budapeŝto. Li mortis la 10-an de septembro 1958 en Budapeŝto.

Biografio redakti

János Gsell akiris kemian diplomon en sia naskiĝurbo en 1905. Post siaj studoj li laboris en instituto de Hungara Poŝto, kie li okupiĝis pri plastoj. Inter 1918 kaj 1924 li frekventis universitatojn en Vieno kaj Parizo. En 1924 li akiris kuracistan diplomon. En 1942 li hejmenvenis kaj li kuracadis en Budapeŝto kaj Vác dum mallongaj tempoj, fine li havis kemiistan postenon en ministerio pri industrio ĝis la emeritiĝo en 1948.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • A mercuro gyök molekula nagysága (1905)
  • A szerves vegyületek minőségi és mennyiségi analízisének módszerei (1913)
  • Ópiumalkaloidák egymás melletti mennyileges meghatározása (1913)
  • Beiträge zur Kennthnis der harzartigen Phenol-Formaldehyd Konden¬sate (ĉ. 1920)

Fontoj redakti