János Inczédy [jAnoŝ incEdi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Inczédy János estis hungara kemiisto, profesoro, membro (korespondanta en 1993, ordinara en 2001) de Hungara Scienca Akademio.

János Inczédy [1] naskiĝis la 26-an de junio 1923 en Budapeŝto. Li mortis la 10-an de decembro 2012.

Biografio redakti

János Inczédy frekventis piaristan gimnazion en Vác, poste teknikan universitaton en Budapeŝto akirinta diplomon en 1946. Inter 1951-1970 li instruis kaj ekesploris samloke. Inter 1970-1990 li instruis en universitato en Veszprém (urbo) dekomence kiel katedrestro. En la studjaro 1980 li estis rektoro. Li pensiuliĝis en 1990.

Lia ĉefa libro redakti

Ioncserélők hungare en 1962, germane en 1964, angle en 1966

Fontoj redakti