János Kollár (fizikisto)

János Kollár [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kollár János estis hungara fizikisto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (2010).

János Kollár [1] naskiĝis la 3-an de novembro 1945 en Pécs. Li mortis la 13-an de januaro 2011 en Budapeŝto.

Biografio redakti

János Kollár ricevis diplomon pri fiziko en universitato en Budapeŝto 1970, poste li eklaboris en fizika esplorinstituto en Budapeŝto. Li esploris ankaŭ en Danio en 1976, en Stuttgart en 1981. En 1988 li doktoriĝis pri fiziko, post 2 jaroj li iĝis titulara profesoro en Universitato de Budapeŝto. En 1989 li estis jam vicdirektoro, en 1998 direktoro de la menciita esplorinstituto. Li okupiĝis precipe pri la solid-stata fiziko. Li ricevis premiojn en 1979 kaj 2001.

Fontoj redakti