János Martinek [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Martinek János estas hungara moderna pentatlonisto, ankaŭ skermisto, dufoja olimpiano, mondĉampiono, trejnisto.

János Martinek
Persona informo
Naskiĝo 23-an de majo 1965 (1965-05-23) (59-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo modernpentatlonisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

János Martinek[1] naskiĝis la 23-an de majo 1965 en Budapeŝto.

Biografio

redakti

János Martinek akiris trejnistan kaj pedagogian diplomojn en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto (1994, 2001). Li edziĝis en 1990 kaj filino naskiĝis post 2 jaroj. Li ricevis ŝtatajn premiojn en 1988 kaj 1996. Depost sia aktiva sporta kariero li estis arbitraciisto, trejnisto aŭ li havis postenon en la hungara sporta vivo.

Sporta kariero

redakti

János Martinek inter 1975-1999 estis moderna pentatlonisto en signifaj ĉefurbaj sportkluboj. Li estis hungara pentatlona ĉampiono naŭfoje inter 1986-1999 unuoble, teame aŭ stafete, ankaŭ hungara skerma ĉampiono en 1993 teame. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1988 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1996 kun 2 oraj kaj bronza medaloj, krome en mondĉampionumoj li estis la unua kvarfoje inter 1987-1994 teame aŭ stafete.

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti