János Saxon-Szász

János Saxon-Szász [jAnoŝ sakson-sAs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Saxon-Szász János estas hungara abstraktisma pentristo, skulptisto. Lia pli mallonga familia nomo estas Szász.

János Saxon-Szász
Persona informo
Naskiĝo 11-an de septembro 1964 (1964-09-11) (59-jaraĝa)
en Tarpa
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pentristo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

János Saxon-Szász [1] naskiĝis la 11-an de septembro 1964 en Tarpa.

Biografio

redakti

János Saxon-Szász vizitis artistkoloniojn ekde 1978, kie lernis pentradon de János Fajó. Li abiturientis en Nyíregyháza en 1982, poste en Budapeŝto li aliĝis al abstraktismaj rondoj. Li akiris diplomon en Teknika Altlernejo Donát Bánki en 1988. Ekde 1986 li studvojaĝas en la mondo. Li havis stipendiojn en 1999, 2001, 2005 kaj 2008. Li fondis artan periodaĵon, kin li redaktis, krome li aranĝas ekspoziciojn, festivalojn. Ekde 2005 li estas galeriestro en Győr. Ekde 2007 li vivas en Szokolya. Li ricevis plurajn premiojn. Li havas edzinon.

El solaj ekspozicioj

redakti

El kolektivaj ekspozicioj

redakti
  • Nyíregyháza (1979)
  • Budapeŝto (1982, 1989, 1996, 2004, 2010, 2017)
  • Ilmenau (1985)
  • Hiroŝimo (1990)
  • Parizo (1992, 1994, 2006, 2011, 2017)
  • Ettlingen (2000, 2008)
  • Moskvo (2006)
  • San Francisco (2012)
  • Londono (2017)

Elektitaj pentraĵoj

redakti
  • Quadrofónia (1982)
  • Törés (1989)

Elektitaj skulptaĵoj

redakti

Lia libro

redakti
  • Dimension Crayon (2000)

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti