János Zichy

hungara politikisto

Grafo János ZICHY [jAnoŝ ziĉi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zichy János estis hungara bienulo, politikisto, ministro, membro (direktora en 1925) de Hungara Scienca Akademio.

János Zichy
Persona informo
Naskiĝo 30-an de majo 1868 (1868-05-30)
en Kastelo de Soponya
Morto 6-an de januaro 1944 (1944-01-06) (75-jaraĝa)
en Nagyláng
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Subskribo János Zichy
Familio
Patro Johann Zichy-Vásonykeő
Frat(in)o Gyula Zichy
Parencoj Nándor Zichy
Aladár Zichy
Okupo
Okupo politikistojuristo
vdr

János Zichy [1] naskiĝis la 30-an de majo 1868 en Nagyláng. Li mortis la 6-an de januaro 1944 en Nagyláng.

Biografio redakti

János Zichy frekventis universitatojn en Berlino kaj Budapeŝto. En 1892 li doktoriĝis el ŝtatoscienco en Budapeŝto. En la sekva jaro li iĝis subnotario, en 1894 senatano. Inter 1896-1918 li estis parlamenta deputito. En la 1910-aj jaroj li trifoje estis ministro. Li agis kontraŭ la Hungara Sovetrespubliko en 1919. Ekde 1922 ĝis sia morto li denove estis parlamentano kaj senatano, kie li strebis por restari la Habsburgojn. Li ricevis Ordenon de la Ora Ŝaffelo en 1934 de Otto von Habsburg.

Lia publikaĵo redakti

  • Nyílt levél a 67-es alapon állókhoz (Publika letero al tiuj, kiuj sekvas la 1867-an starpunkton), (1907)

Fontoj redakti