Gyula Zichy

hungara katolika sacerdoto

Grafo Gyula ZICHY [djula ziĉi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zichy Gyula estis hungara ĉefepiskopo. Grafo Gyula Zichy [1] naskiĝis la 7-an de novembro 1871 en Nagyláng. Li mortis la 20-an de majo 1942 en Kalocsa.

Gyula Zichy
Persona informo
Naskiĝo 7-an de novembro 1871 (1871-11-07)
en Nagyláng
Morto 20-an de majo 1942 (1942-05-20) (70-jaraĝa)
en Kalocsa
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Johann Zichy-Vásonykeő
Frat(in)o János Zichy
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo
vdr

Biografio redakti

Gyula Zichy frekventis gimnaziojn en Vieno kaj Székesfehérvár, poste li studis teologion en Innsbruck. Li pastriĝis en 1895, post 2 jaroj li plulernis en Romo. En Romo li ekhavis diversajn postenojn. Inter 1905-1926 li estis episkopo de Pécs, ekde 1925 ĉefepiskopo de Kalocsa. Li fondis gimnazion, presejon, hospitalon. En 1929 kaj 1931 li gvidis pilgrimojn al Sankta Tero. Li estis ankaŭ senatano.

Fontoj redakti