József Csákós [jOĵef ĉAkOŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Csákós József János estis hungara-ĉeĥoslovakiana oficisto, arkivisto. Lia origina nomo estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Krailsheim József János.

József Csákós
Persona informo
Naskonomo Krailsheim József János
Naskiĝo la  27-an de septembro 1883(nun 1883-09-27)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Pozono
Morto la 20-an de februaro 1957
en  Ĉeĥoslovakio Bratislavo
vdr

József Csákós naskiĝis la  27-an de septembro 1883(nun 1883-09-27) en Pozono (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Bratislavo en Slovakio), li mortis la 20-an de februaro 1957 en Bratislavo (Ĉeĥoslovakio, nun en Slovakio).

Biografio redakti

József Csákós frue orfiĝis, poste familio Csákós adaptis lin. Li akiris gravuristan licencon, sed li ne maturiĝis en sia naskiĝurbo. Li estis simpla oficisto en la urba administrado, poste inter 1910-1922 li laboris en la urba muzeo. Dum la muzea periodo li partoprenis en arkeologiaj laboroj, krome li kolektis artaĵojn kaj etnografiaĵojn. En 1920 li ricevis ĉeĥoslovakian ŝtatanecon. Pro sanaj problemoj li estis arkivisto parte en emerita statuso inter 1922-1945. En 1945 lia loĝejo estis forprenita, eĉ li ne ricevis la emeritan salajron pro hungara aŭ germana deveno. Tre malofte li ankaŭ pentradis. Li edziĝis dufoje pro vidviĝo en 1921 kaj 1941, idoj neniam naskiĝis. Li kontribuis hungare, slovake kaj germane.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Bratislavskí záhradníci (1929)
  • Fünfzig Jahre Pressburger Kunstverein (1934)
  • Biedermeier kori művészet Pozsonyban (1940)
  • Rákóczi és Rákócziné találkozása 1706-ban

Fontoj redakti

Referencoj redakti