József Dénes
József Dénes [jOĵef dEneŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dénes József estis hungara ŝlagromuzikisto (komponisto, gitaristo, tekstopoeto), figuro de la subgrundaj medioj. Lia karesnomo estis Dönci.
József Dénes | |
---|---|
József Dénes (maldekstre) | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de marto 1957 en Budapeŝto |
Morto | 15-an de julio 2008 (51-jaraĝa) |
Mortokialo | korinfarkto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | muzikisto • kantisto • komponisto |
József Dénes[1][2] naskiĝis la 15-an de marto 1957 en Budapeŝto, li mortis la 15-an de julio 2008 en Budapeŝto.
Biografio redakti
József Dénes komencis sian muzikan karieron en la ĵus fondita ŝlagrorkestro Európa Kiadó en 1981, kie li estis gitaristo ĝis 1987. Li paralele ludis ankaŭ en simila orkestro, iom poste en aliaj orkestroj. Krom la koncertoj li ofte muzikadis en amuzejoj, drinkejoj. Li longe havis diabeton, li mortis pro korinfarkto. Li postlasis 4 idojn.
Lia libro redakti
- Szökésben. Dönci visszaemlékezései (2016, sed verkita en 2006)
Elektitaj ŝlagrotekstoj [1] redakti
- 33 nevem volt
- Jó lesz
- Turista
Liaj filmaj aperoj redakti
- Kárhozat (1988, aktoro)
- Rocktérítő (1988, rolanto)
- A vízüzemű Moszkvics utasai (2000, muzikisto)