József Danielik [jOĵef], laŭ hungarlingve kutima nomordo Danielik József estis hungara oficisto, redaktoro. Lia frato estis János Danielik.

József Danielik
Persona informo
Naskiĝo la  5-an de aprilo 1821(nun 1821-04-05)
en Hungario Murány (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 18-an de junio 1886
en Hungario Pozsony (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Okupo
Okupo ĵurnalisto • kontoristo • oficiro
Verkoj Hungarian writers. Biography collection
vdr

József Danielik[1] naskiĝis la 5-an de aprilo 1821 en Murány (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Muráň en Slovakio), li mortis la 18-an de junio 1886 en Pozsony, (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Bratislavo en Slovakio.

Biografio redakti

József Danielik post la maturiĝo li estis memvola soldato kun malalta rango. Li batalis dum la Hungara revolucio de 1848, ĉe la fiasko li jam estis kapitano (1849). Li akiris postenon en katolika eldonejo ekde 1851. Li ankaŭ studis, post jaroj li jam havis altan postenon. Inter 1860 kaj 1867 li estis redaktoro en Eger, poste li estis ministeria oficisto. Inter 1878 kaj 1884 li estis poŝtestro de Pozsony, poste li pensiuliĝis.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Magyar irók. Életrajzgyűjtemény. (1856–1858)
  • Világtörténet (1857–1858, 2 partoj)

Fontoj redakti

Referencoj redakti