József DIVALD [jOĵef], laŭ hungarlingve kutima nomordo Divald József estis hungara inĝeniero, akademia instruisto. Lia frato estis Adolf Divald.

József Divald [1] naskiĝis la 21-an de marto 1827 en Hungara reĝlando en Hungara reĝlando en Selmecbánya (nuntempa Banská Štiavnica en Slovakio), li mortis la 31-an de decembro 1879 en Selmecbánya.

Biografio redakti

József Divald frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Akademio de Selmec. Post siaj studoj li estis asistanto en la akademio. En 1871 li ekhavis signifan postenon en Buda en la financa ministerio. Li havis la titolon reĝa financa konsilisto. En Selmecbánya li partoprenis en fondo de arbarista revuo.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Bányászati viszonyaink (1867)
  • A szepesi bányászat történetéhez (1878)
  • Adalékok a rozsnyói bányászat történetéhez (1878)
  • Thurzó György és a bányakamara (1880)

Fontoj redakti